Difino pri la esperantista ekonomio kaj la unua transakcio, fare de Zamenhof mem
La primara segmento da la esperantista ekonomio
Pri Esperanto-Movadidoj; legu en la rubriko MALFERME - revuo Esperanto n-ro 1291 - Majo 2015
Kiel fartis la esperantista ekonomio en 2010... Kaj nun? Ĉu io ŝanĝigis?
La branĉoj de la esperantista ekonomio
Inter aliaj, la merkato-branĉoj sube listigitaj ligiĝas al kelkaj el la aktivaĵoj de la esperantista ekonomio:
- La instruado de la internacia lingvo Esperanto;
- La instruado de fremdaj lingvoj, kun Esperanto kiel propedeŭtika lingvo - Sociala Lingvo;
- La tradukado de Esperanto al etnolingvo kaj de etnolingvo al la Esperanto;
- La internacia komercado - IKEF;
- La eldonindustrio;
- La aŭdvida produktado;
- La distanca edukado kaj instruado;
- La amuzindustrio;
- La turismo-industrio;
- La organizado de ĉiaspecaj eventoj;
- La produktado de memorigaĵoj kaj varoj ligitaj al la esperantista kulturo;
- La produktado de komputilaj programoj por tutmonda uzado;
- La amaskomunikiloj, inkluzive de la reta gazetaro;
- La lanĉo kaj administrado de esperantistaj markoj;
- Ĉiaspecaj servoj por internacia interŝanĝo;
- La servoj en la fako de informteknologio;
- La servoj de kultura produktado;
- La servoj de entreprena konsultado kaj asistado;
- La servoj de loĝistiko, transportado kaj distribuado.
Kial la E-movado ne sukcesis evoluigi la esperantistan ekonomion en 134 jaroj da historio de Esperanto?
El la tri branĉoj de aktivadoj laŭ La principaro de Frostavallen, informado, instruado kaj; praktika utiligo, la E-movado pro historiaj kaŭzoj kaj faktoroj preskaŭ prizorgis nur la instruadon kaj informadon. Kial?
En nova historia fazo de la historio de Esperanto, kion oni povas fari kaj kiuj estas la labopretaj protagonistoj? Ĉu la E-movadanoj?
Do kion fari por ekkonstrui la domon de la esperantista ekonomio sur la bazo konstruita de la esperantistoj kaj ĉefe de la pioniroj kiuj klopodis apliki Esperanton kiel normalan lingvon sur la reala mondo?
- Tion, kion IKEF faras faras delonge, sed de nun pli intense kaj pli profesie;
- Tion, kion diversaj esperantistoj faras izolite en la mondo (eldonistoj, profesiaj instruistoj, tradukistoj ktp, sed en nova kunteskto, nova strukturo, ne piramida, sed en malfermitaj, horizontaj kaj rol-distribuaj retoj.
- Tio, kion ni en Brazilo komencis fari post longa teoriumado kaj kelkaj eksperimentoj: konkretigi la konstruadon de MEROJ - Mutualismaj Esperanto-Retoj, laŭ la ideoj prezentitaj de Fabrício Valle en la revuo Esperanto, dum li estis ĝia redakatoro. La agado sub la principaro de MEROJ kapablos unuigi la izolitajn esperantistojn aro da MEROJ, por pripensi Esperanton sub la ekonomia vidpunkto, Kaj ne nur pripensi, sed ĉefe agi, ĉar jen Esperanto estas ankaŭ ekonomia fenomeno.
MEROJ havas du signifojn:
- Akronimo konsistanta el la komencliteroj de la nomo de la aro da retoj (MEROJ - Mutualismaj Esperanto Retoj) kiuj ekformigxas per unua reto , nome Mutualisma Novbabela Reto, en kiuj naskigxas la unua cxefmotora NRO, nome Sociala Lingvo kaj la unua KOMUNOVA-Eo - Komunuma Mutualisma Novabela Entrepreno, nome Zam Content, kunfodita de la auxtoro de tiu cxi prelego, Fabrício Valle, kaj Luiz Coelho, alia brazila veterena esprantisto.
- la supra signifo, kiun vi povas trovi en https://vortaro.net/#mero_kd. Do MEROJ rilatas al sociala kemio.
MER/O Ⓚ BAZA, RIPETIĜANTA KEMIA RADIKO, KONSISTAĴO DE PLI-MALPLI GRANDA KUNMETA MOLEKULO (POLIMERO).
Venontaj prelegoj de Fabrício Valle eble per la Zoom-konto de Zam Content:
Fabrício Valle estas konata en la internacia Esperantujo ĉefe kiel eksredaktoro de la revuo Esperanto dum 2,5 jaroj kaj kiel aĉetinto de Heroldo de Esperanto, kies eldono estos prenita de Zam Content, kiu agados kiel mastrumanto de la eldono, dum Fabrício Valle provos solvi la kontraktan konflikton kun la vendintoj per diplomatiaj paŝoj. Se venos la horo trovi eŭropan adkvokaton por starigo de proceso kontraŭ la vendintoj, li tion faros. Dume, la eldonado de Heroldo estos reprenita per moderna reta versio. Jen listo de la venontaj prelegoj, ne nepre laŭ sinsekvo tra la tempo:
- MEROJ - en la mondon venis nova agado per kaj por Esperanto. La principaro kaj agado sub la MEROJ-strategio por la tri kolonoj de la Principaro de Frostavallen.
- Sociala Lingvo - defendo de la lingvaj rajtoj en la praktiko kaj E-propedeŭtikeco kiel merkata strategio por kreado de nova monda merkato de lingvo-instruado.
- KOMUNOVA-EOj - La esenco, karakteroj, labormaniero kaj strategio de la KOMUNOVA-EOj por vasta monda disvastiĝo per Esperanto.
- Zam Content - la unua KOMUNOVA-EO kadre de Mutualisma Novbabela Reto (la unua reto kadre de MEROJ);
- SAT: kiel mi decidis aliĝi al SAT post preskaŭ 50 jaroj da agado en la neŭtrala movado, aŭ kiel mi decidis transformi mian simpation pri marksismo en ekaktivadon en socialisma brazila partio.
- INTERNACIA EKONOMIO PER ESPERANTO - kiel skui la mondon por nova ekonomia ordo per riĉega kaj frata socialismo per Esperanto. Ĉinio kaj Usono kiel deirpunktoj por pripensado pri la nuna bolanta mondo.
- La brazila ekonomio - kiel giganto riskas fariĝi liliputaĵo pro la hegemonio de novliberalismaj idearo kaj agado.
- La afero "aĉeto de Heroldo de Esperanto" - Mi aĉetis gazeton kun 600 aktualaj abonantoj kaj ricevis gazeton kun listo de eksabonantoj, inkluzive de forpasintoj. La vendintoj silentis, kiam mi ricevis liston kun tiuj "aktutalaj abonantoj", ĉiuj kun informoj pri nur poŝta adreso, neniu retadreso. En tiu prelego mi prezentos mian vidpunkton kaj preskaŭn ĉiujn detalojn (la informo pri prezo de Heroldo restos konfidenca);
- IKEF en Brazilo - pri la starigo de la brazila sekcio de IKEF kaj kiel nia grupo apagos pro ennovigi sur la kampo de internacia komerco en Esperanto kaj per IKEF-Brazilo kaj per Zam Content kaj Sociala Lingvo
- Programo Nobabela Amazonio - temas pri la unua granda laborprogramo de la NRO Sociala Lingvo, konsistanta el projektoj kaj subprojektoj por en 10 jaroj starigi en Amazonia regiono en Brazilo minimume 60 komunumajn lingvo-lernejojn, en kiuj Esperanto estos instruata kiel propedeŭtika lingvo kaj la fremdaj lingvoj estos instruataj prefere de denaskaj parolantoj, kiuj samtempe regu kaj instruu ankaŭ Esperanton
- Pri religioj kaj dioj - se la homoj estus leonoj, Dio havus krinon, direis Heraklito, grega filozofo. Mi kredas pri Dio, sed ne pri la dioj de diversaj eklezioj, kreataj forte ligitaj al la historia momento de ĝiaj kreado,kretiaj de la homoj mem (la leonoj kaj alispecaj bestoj) pri kiu paroli Heraklito, kaj kiuj fariĝis faktoro de malamikiĝo inter la homoj kaj eĉ de reciproka murdado, dum en la biblio estas ke "Dio estas amo". Pravegas la ateistoj pri tiuj dioj! Sed en tiu prelego mi prezentos modernan koncepton pri Dio, ekster la dogmoj de religioj. Koncepto proksima al la Dio de Spinoza: la monisma Dio de la itala pensulo Pietro Ubaldi.
Credits:
Criado com uma imagem de PublicDomainPictures - "classroom students school"